Ekde nun ĝis 2050 la tutmondaj eligoj de forcejefikaj gasoj estas reduktendaj per almenaŭ 80% rilate al 1990.
La industriaj landoj, ĉefaj eligantoj de forcejefikaj gasoj, reduktu siajn eligojn per 40% ĝis 2020.
La konstruado de nur unu nuklea reaktoro daŭras proksimume 10 jarojn. Tiu teknikaro do tute preterpasas la templimon koncerne la klimatan urĝon.
75% el la eligoj de forcejefikaj gasoj venas el sektoroj, kies bezonoj ne aŭ tre malefike estas plenumeblaj per elektro. La nuklea energio tie do estas ekskludita.
Rilate investitan monon renovigeblaj energioj estas ĝis 11-oble pli efikaj ol la nuklea por redukti la forcejefikajn gasojn.
La nuklea sektoro reprezentas nur 2,4%-n de la tutmonde konsumata energio. Estas energio tre marĝena.
Ekde 1974 la OCDE-aj landoj elspezis 55%-n de siaj prienergiaj esplorbuĝetoj al nuklea energio, tio estas 250 miliardoj da dolaroj.
Neniu privata entreprenisto povas konstrui nuklean reaktoron sen profiti el grandegaj publikaj rektaj aŭ malrektaj subvencioj.
Estontaj malkonstruoj de nukleaj instalaĵoj kaj mastrumado de radiokativaj ruboj kostos centmiliardojn da eŭroj.
Ju pli varmas, des malpli la nukleaj reaktoroj efikas : 1/4 de la franca reaktoraro devis esti haltigata en 2003 pro la somera varmego.
La klimato ŝanĝiĝas, la frekvenco de sekeco pliiĝas. Nu, nuklea bezonas 25 000-oble pli da akvo ol venta kaj suna energioj por produkti saman kvanton da elektro...
Germania scienca studo evidentigis 117%-an pliiĝon de infanaj leŭkemioj ĝis 5 km ĉirkaŭ iuj nukleaj centraloj.
Laŭ Internacia Komisiono por Radiologia Protektado ĉiu radiada dozo estigas kancerogenan kaj genetikan riskojn.
Radioaktivaj ruboj restas danĝeraj dum centmiloj da jaroj. Ekzistas neniu solvo por preventi radioaktivajn likojn en la medion.
Ju pli multaj reaktoroj, des pli da nukleaj ekipaĵoj kaj materialoj cirkulas en la mondo, kaj des pli facile kaj pli rapide disvastiĝas atomarmiloj.
Kontraŭ la klimatŝanĝiĝo ekzistas veraj solvoj : energia efikeco, energiŝparado, evoluigo de renovigeblaj energioj...
... kontraŭbatalado de senarbarigo, transiro al daŭrigebla agrokultivado, relokigo de la ekonomiaj agadoj, ktp.
La ankoraŭ kreskanta sektoro de renovigeblaj energioj jam reprezentas 2,5 milionojn da laborpostenoj tutmonde.
En malpli ol 10 jaroj Germanio kreis 300 000 postenojn en la sektoro de renovigeblaj energioj.
Ĉe egala investado la ekonomioj de energio kaj renovigeblaj energioj kreas 15-oble pli da postenoj ol la nuklea.
A Copenhague, ce sont 110 chefs d’Etat présents : le dispositif de sécurité dans la ville est impressionnant. Dans le Bella Center, le jeu des négociations se tend sérieusement.
Après un bref brief de l’équipe à l’auberge, nous rejoignons le Bella Center. Plus de deux heures d’attente pour entrer dans le Bella Center ! La veille, certains fraichement arrivés à Copenhague, on fait jusqu’à 10 heure de queue pour se faire accréditer !